Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 264 (2011-02-04)
[instru-german] aldoni kurson

Saluton,
jen alvoko por raporti pri via kurso, lerneja grupo de: esperanto-en-lernejojn ĉe googlegroups.com

Karaj Geamikoj!

La Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto en januaro de ĉiu nova jaro renovigas, aktualigas la koncizajn adresarojn de bazgradaj, mezgradaj kaj triagradaj lernejoj, kiuj en la mondo instruas Esperanton.

Tiuj ĉi adresaroj plifaciligas la kontaktiĝon de la samgradaj lernejoj, por ke ili povu helpi kaj subteni unu la alian. Kiu ajn povas facile, rapide kaj malmultekoste presigi la adresarojn por montri ilin al la skeptikaj lernejestroj: - "Vidu, per Esperanto nia lernejo povus kontaktiĝi kun tiom da lernejoj!" Ni ne forgesu la pozitivan retrokuplo-efikon: ju pli multaj lernejoj instruos Esperanton, des pli multaj lernejoj volos sekvi ilin...

Ni ŝatus peti Vin, ke

se Vi ankoraŭ ne aperigis la datenojn de Via lernejo en la rubriko Kursejo de la renovigita retejo: http://www.edukado.net , bonvolu aperigi ilin ankaŭ tie.

Kun antaŭdanko pro Via helpo ni deziras pacan, sukcesan novan jaron,

plej amike, Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026